domingo, 8 de fevereiro de 2009

Nebulaj tempoj

{08/02/2009} “Kio instigis indiferentecon? Kio malpermesis ian viglan homan reagon direkte al ŝanĝo? La loĝantaroj de la nacioj diritaj plivastigitaj aŭ emerĝaj estis perforte manipulitaj en iliaj individuaj esprimaj liberecoj. La komunikaj rimedoj lanĉis multajn malbonajn kaj dubajn informojn nur por malenuigado, tenante popolo ligita al forgeso de si mem kaj aliuloj. Voko pro solidareco kontraŭdire nur atentis pri tujaj plagoj, kaj gravaj malbonŝancoj prosperis en lokoj jam ne tiel malproksimaj el niaj okuloj.

Multegaj da vestaĵoj kaj manĝaĵoj estis kolektitaj kaj parto restis ene deponejon. De kie venis tia abundeco? De natura solidareco de iuj, sed ankaŭ de malŝparo kaj eksceso kiuj multaj personoj praktikis. La komunikaj rimedoj montris preskaŭ ĉion, eĉ venonta “intervala komerco” kie alvokis konsumulojn por ke aĉetu pli automobilojn kaj havaĵojn. Kelkaj aĉeto estis rekompensita kun pli aŭtomobilojn. La ekonomia maŝino prenis pli kaj pli el natura rimedo kaj homojn. Kaj ĵetis pli malbonaĵojn por esti konsumita de malsanaj homoj pro manko de konscio kaj perspektivo. Malbalancigitaj homaj agadoj preskaŭ estos ordonataj de Granda Ordoniisto.{107a kroniko}

Nenhum comentário:

Postar um comentário