terça-feira, 10 de março de 2009

Deprimiĝo

{08/03/2009} Individualismo alvenas al kulmino. Ĉiu homo kiuj sukcesas supreniri al iu ekonomia ŝtopo, krom simpla vivteno, rekreas mondon “tra sia maniero”, pensante ke manifestas aŭtentikecon. Dum komunikaj rimedoj nivelas percepton malsupren kreante fantazian lingvon, personoj sin kovrigas de pli kaj pli maniojn kaj egocentrismojn.

La diversaj informoj disponeblaj pri fizika, emocia kaj mensa korpo permesas kreadon de ne imagpovaj klarigoj pri neordinaraj partoj de cxiu individuo, en serĉo de ia propra identeco. Modismoj kun manĝaĵoj, vestaĵoj, malsanoj, sportoj, estetiko, opinioj, profesioj, lasero, maniero por pensi kaj agi, daŭros por atingi centron de la plej grava demando de ĉi jarcento – la erao de la spirito kiu proksimiĝas.

La atento daŭras ligita kaj magnetigita per fizika korpo, estu por mirigi ilin aŭ por forpeli kaj turnigi al “alia afero”. La energio estas malŝparita dum frenezaj emociaj sentoj kiuj nur mildigas kun kuraciloj, drogoj aŭ konsumaj plezuroj kaj intelekto malgrandigas en malprofunda kaj mekanika uzado. Animo do? Velkas, ignorita. La granda ŝanĝo kiu testos la plej kapablaj venos. Kaj kiom estis atentaj kaj preparitaj? {105a kroniko}

Nenhum comentário:

Postar um comentário