domingo, 17 de maio de 2009

Malfruaj decidoj

{17/05/2009} Kreskis planeda diskuto pri serĉado de solvoj por manko de akvo, por montoj da elĵetaĵoj kiuj akumulis, por oceana poluciado, por manĝaĵa teknologio, por ekspluatado de naturaj rimedoj. Sed ekzistis ia granda distanco inter bonvolaj homoj kaj tiuj kiuj havigis povon. Inter evidenta katastrofo kaj decido por ŝanĝo.

Dum tio metropoloj mateniĝis tutkovrita per frosto aŭ per akvo de torenciaj pluvoj, kiuj ekkomencis sen antaŭvido. Vetera ŝanĝado faris miliardoj da malprofitoj kaj finiĝis vivojn ĉie. Malmultaj vivoj, se oni komparu kun viktimoj de seka loko, de malpuraj lokoj pro manko de defluejoj, de malbona distribuado de riĉeco kaj manĝaĵo. La malbono estas ke homoj ne trovis tempo por sin adapti al ŝanĝoj kies vetero jam faris nerevene. Kaj denove ni perdis ĉion: bruligitaj vivoj pro sekoj, subakvigitaj pro pluvoj, detruitaj pro uraganoj.

Urbaj popoloj kiuj suferis kun akvamaso, frosto, varmo rigardis ĉielon esperante ke ĉio ĉesus kaj revenus al sia normalo. Ne revenus. Nenio estos kiel antaŭe. Ŝanĝa procezo estis promenanta kaj urĝis agadon de ĉiuj, Ia agado por forigi timon kiu gvidus al posedeco, al separatismo kaj al detruado. Tiuj homoj kiuj ne lernis respekti naturon, ne daŭris vivante. {100ª kroniko}

Nenhum comentário:

Postar um comentário