domingo, 12 de julho de 2009

Ia maligna viruzo

{12/07/2009} Jaro de 2009 transpasis ‘normale’ kiam ekaperis averto de homa mortigo kauzita pro iu viruzo transdonita de porkoj. Nur iuj minutoj em televida notocio. Akcelado de okazaĵoj en vivo de personoj malpermesis ke granda kvanto da personoj perceptus anormalecon en ĉiutaga vivo: granda malfacilaĵo por uzi tempon. Ne gravis kiom da strebo oni farus ŝajnis ke ne ekzistis tempo por ĉiutagaj taskoj, distriĝoj, akompani kreskado de siaj gefiloj, studi, aŭ simplaj kutimoj kiel legi, aŭdi muzikojn, babili.
Strebo estis duobligita, tiel por laboro kiel por ĉiutaga vivo, neniu sukcesis plene uzi disponeblajn informojn kaj sciojn, havaĵoj kiujn ili akiris, ferioj, kvietaj tagoj. Homaro estis grave infektita de konsuma viruzo,tiel mortiganta kiel porka viruzo, kaj eĉ pli dezertiganta de kiel multaj imagis. Temo estis traktita kiel “pli unu temo” de variecaĵoj, kaj malmultaj perceptis kiom deziro de havi falĉis vivojn, pli rapide kaj fulme ol viruzojn kiu atakis fizikon: ĉi tiu atakis rekte al animo. Por havi povon por havi, homoj ne mezuris koplodon,ili ne haltis maŝinon, ili ne sin retenas antaŭ nenio. Nek antaŭ danĝero de perdi propan eblecon de eterneco. Mona dio ĵetis siajn proprajn kartojn. {96ª kroniko}

Nenhum comentário:

Postar um comentário