domingo, 18 de outubro de 2009

Papo petas mondan regadon

{18/10/2009} Premo pro ia modelo de tena disvolviĝo kaj pli bona mastrumado de naturaj rimedoj pligrandiĝis tutmonde. Mondaj kunsidoj estis okazigitaj por diskuti pri signaloj de manko da akvo en planedo, kreskanta poluado de oceanoj kaj sovaĝo en dezertigiĝo de flaŭro kaj faŭno. Radikalaj landoj defiis najbarajn landojn per montrado de siaj militaj povoj kaj atomaj armilaroj, kaj ekonomia krizo ne montris malantaŭenirajn signalojn. Homaj preĝejoj, do, sin manifestis per sugesto de plifortiĝo de ONU aŭ elektado de ia “monda politika aŭtoritareco por planedo”. Alvoko pasis de ĉiuj atentita, sed ĝi ne kaŭzis tuja reago.

Dum tio, viruzo de maljuna malvarmumo kaŝe fariĝis mortigantan viruzon kiu, nune aŭ poste, forte atakos. Scientistoj avertis, sed kiu povus halti tutan mondon kaj krii: Vekiĝu ĉiuj! Nur kinejistoj. Tiam, abundis apokalipsaj filmoj, sed spektantaro lasis sin esti kondukigita per “specialaj efektoj” kaj foriris el kinejoj disĵetante manĝaĵojn kaj pakaĵojn kiel ĉiam ili faris. Mondo daŭris delegante respondecojn kaj kredante je agadoj de herooj kiuj ekaperus iel, kaj loĝantaro forgesis tion ke siaj senzorgaj agadoj infektis planedon. {89a kroniko}

Nenhum comentário:

Postar um comentário