domingo, 27 de dezembro de 2009

Disfalo de separatismo

{27/12/2009} En sama periodo ke la granda amerika nacio ekkomencis restarigi oni konstatis bankroton de sistemoj de tiranaj, radikalaj regadoj kaj troa naciismo. Tiu kiu fermis sin, dekretis sian propran memdetruon. Eniri en tiajn landojn estis kiel fari vojaĝo antaŭen en la tempo. Kaj stari antaŭ barbareco, obskurantismo kaj tiraneco.

Ne estis kiel popolo postvivi izolita de evolua dinamiko. Necesitis miksi sin kaj hardi kvalecojn. Ĉiu kiu sin unuigis celante fratecon, foriris pli forte. Tiu kiu akceptis, plimildigis leĝojn, malfermis landlimojn kaj helpis aliulon, fariĝis granda.

- kaj kio povus esti pli granda ol fratece unuigitaj popoloj?
Latina Ameriko alfrontis siajn adoleskantajn krizojn ĝis limo. Sed neatendita manovro de regado malfermis eblecojn por ripari pacon kaj fortigi ligon inter nacioj. De tie al unuiĝo de Latina Ameriko estis nur unu paŝo. Nun devigis al loĝantaro de Latina Ameriko levi liberecan torĉon. Ne libereco necesita por evoluo de popoloj kiel faris Norda Ameriko, sed libereco de Planeda Estulo. Anima kreskiĝo pro ascendo de homa racio. {84a kroniko}

Nenhum comentário:

Postar um comentário