domingo, 7 de fevereiro de 2010

Krizoj de rilatoj

{07/02/2010} Jaro ĵus komencis kaj nova ondo de malvarmo atingis Amerikon. Planoj de gravaj traktatoj por trakti pri veteraj ŝanĝoj ne okazis. Kaj kreskis indigneco de popoloj rilate al siaj regantaroj, koruptaj politikoj, korporacioj, sinjoroj de egoismo. Afliktiĝo de multaj estis lukto por manĝi, aliaj por supervivi al mem – mortigantaj atakoj kaj al batalaj konfliktoj aŭ do, en urboj kaj kampoj, provi sin protekti de iel ajn senkaŭza perforto.

Dum tio junularo ne estis aŭdata, eĉ ĉar ili estis tiel nekonigitaj de procedo de konsciiĝo, ke sin trovis disigitaj en grupoj de malbonaj ideologioj inventitaj per teknologio de rapida konsumo permesita tra interreto. Gejunuloj investis sian tempon en virtuala komunikado, sed ne avancis multe temante pri elpensi novajn ideojn por alfronti malnovajn krizojn en rilatiĝo. Pro tio kreskis ondoj de fulmaj amindumiĝoj, konsentita sekso, sen ia kompromiso, garantigita per uzado de preventilojn kaj kontraŭkoncepilojn. Kaj se estis konsekvencoj kiel gravedeco, solvo dependis de ekonomia povo kaj ne plu de moralaj principoj por supreniro de respondecoj. {81a kroniko}

Nenhum comentário:

Postar um comentário