domingo, 23 de janeiro de 2011

Disŝirita Estonteco

{23/01/2011} Aperis murmuron ke pensi pri pacan estontecon por homaro iĝis antikva. Ŝajnas ke, je 2011, ĉiuj jam “sciis” tion ke ne estos tiu ora erao ideigita de tiamaj homoj, kiuj estis antaŭ nekomuna avanco de teknologio kaj troa uzado de rimedo per planeda loĝantaro.

Granda parto de homaro, kvankam konformita kun akirita vivnivelo laŭ siaj peresonaj vivvojoj, ne revis pri paradiza mateniĝo por tero, plena je bonaĵoj kaj harmonio. Stimulitaj de “nevideblaj fortoj” kiuj gvidis ekonomiaj kaj komunikaj sistemoj, granda amaso da personoj ekkomencis konsumadon kaj serĉi tujan feliĉon kiu estis pakita de slogano kiu enretigis malprudentuloj.

Eĉ konsciaj de tiu ke perceptado de mondo estas misformigita de povantuloj aŭ sociaj gvidantoj ekde jarcentojn, pensantoj kaj formantoj de opinioj ŝajnis ŝancelemaj kaj malespera kiam sugestis al regantaro ekvaciigi bazajn demandojn por supervivo de homaro: eduki popolon, stimuli laboron, valorigi kulturon kaj arton. Ĉiutage oni anoncis grandajn evoluajn perdojn – historia memoro, lecionoj de pasinteco, vivmanieroj, vivspecoj, konceptoj, valoroj, sonĝoj de tiuj kiuj povis montri plibonan estontecon. Ŝvebis tra aero peza odoro de amnezio kaj obstineco {56ª kroniko}

Nenhum comentário:

Postar um comentário