domingo, 7 de agosto de 2011

Festivaloj de Homaro

[30/07/2017] kiuj estis defioj de okupado de planedo kiu trapasis grandegan transŝanĝon? Kiel repreni pasintecon maniere fariĝi ekzemplon de tio kio plibone ĉiu civilizacio atingis? Kiel devas esti didaktiko por malbonaj ekzemploj? Kiel antauxgardi lingvojn, kutimojn, morojn sen katenigi popolon en malpermesiemaj praktikoj por sia disvolviĝo? Ĝis kiam eblas akcepti malsamecojn, subteni respektojn, kompreni kulturojn multe malsamaj inter si?

Ĉiu el tiuj demandoj estas farataj kaj studataj je Universitatoj kaj lernejoj, sed precipe tiuj dividataj je kunsidoj, komunumaj konsiloj kaj festivaloj. Jes, festivaloj sin riveliĝas kiel plej bona maniero por allogi popoloj por ŝanĝoj, eduki kaj montri vojojn por plena kaj sana disvolviĝo de popolo. Per ili, popolo havas allogan renkonton kun pli granda arto, holografa pentraĵo, “sisis” projekcioj, literaturo kaj, ĉefe, aŭtentikaj popolaj esprimoj tra muziko, danco, kaj aliaj modalecoj.

Jam ekzistas jara cirkvito de la precipaj planedaj kaj kontinentaj festivaloj; kaj centoj da regionaj festivaloj kiuj obeas ordinaran kalendaron kiu rilatas al maljunaj religiaj festoj aŭ popolaj. Iom post iom tiuj festoj estas revivataj de popoloj, pro simpla neceso esprimi ĝojon kaj dankemon. Ne estis neceso paroli pri repreno de kulturo aŭ antaŭgardo de pasinteco – iniciativoj aperis de neceso reveni al pureco aŭ spontaneeco de jubilo kiu venas rekte de koro. [103ª registro]

Nenhum comentário:

Postar um comentário