domingo, 16 de dezembro de 2012

Ĉiutaga nesekureco

{25/11/2012} La perforto kiu ankoraŭ trovis spacon inter ni estis konstante disvastigita kaj "ĝisdatigita" pere komunikaj medioj. Pro tio ke estis kutime ĉa perforteco en landoj kiuj batalis estis nur elekti "butonon" de nia percepto por tio kion ni pensis esti " fora perforto de tiuj kiuj ĉiam batalas inter si". Ankaŭ estis opicio de loka perforto, konsiderita kiel ŝoko kaj nepravigita kiam okazis en niaj "pacaj tempoj". De kie venis perforton kaj kion fari por ĝin ĉesigi? 

Ĉeestanta ekde la formiĝo de planedo faris parton de vivo per mirindaj vulkanaj eksplodoj, martremoj, tertremoj kaj ŝtormoj. Al tiuj ĉi bruegoj ni nomis perforton de la naturo. Kaj tiu natura perforto aperiĝis pro lukto pro naskiĝo, pro supervivo, pro konstruado de ŝirmiloj, pro disvastiĝo de homaro tra planedo. Kaj ni sentis povon de timo, de manĝi kaj esti manĝita, de malsato, de forkapto, de perforto - postkurante, iuj pro manĝo, aliaj pro protekti gefilojn kaj virinoj, aŭ simple protektante havaĵojn kaj la spacon konkeritan - nia praa historio ne estas delikata al okuloj de aktuala "homo sapiens" 

Sed homo pliboniĝis, kreis kritikan apartigecon inter pasinteco kaj nuntempo pensante tion ke ili jam konkeris rimedojn kreski sen perforti. Tio kio restis estis nur incida serĉo por sekureco kiu katenis ne en la neracia timo sed en la subtila nefido kiu malplenigas la animon. {8a kroniko}

Nenhum comentário:

Postar um comentário