domingo, 12 de dezembro de 2010

La malbonaj homaj agadoj

{28/11/2010} Pravigeco okupis ĉiutago de personoj, pli ol neniam antaŭe en historio de homaro. Se dum Antikva aĝo vivkondiĉoj estis malbonegaj kaj scio estis malproksima, en 2010, en ia epoko de teknologio de informado en monda reto, scio estis pli atingebla al serĉanto, sed povo de decido ŝajnis malforta. Por ĉiu malbona sento kiu aperis, estis ekskuzon. Por ĉiu maltaŭgo de socia sistemo, estis pravigeco. Por ĉiu eraro, ia manko de kompromiso kaj decido ripari.

Malkredo en politika kaj ekonimia sistemo metis en malbona situacio popoloj kiuj ne perceptis respondecon dedegenerado de socia ordo. Izolitaj en siaj fakoj, homoj delegis al sindikatoj kaj kategorioj lukton pro siaj rajtoj; al regado solvon de malĝusta ekonomio; al sociaj agentoj solvon de sana kaj eduka problemoj, defrotoj de sistemo, punado kaj katenado de krimuloj.

De ĉiu flanko vero de malbonaj agadoj ekaperis: en urboj malbone planitaj, en stratoj mabone asfaltitaj kaj konservitaj, en manko de zorgo de komuna bonaĵo, en ĉiu kiu oni konstruis, fabrikis kaj vendis, en plenumado de serveco. En ĉiu oni vidis markon de malatento kaj malintereso al proksimulo aŭ natureco. Jen estis multe da agrotokso, mulltekosta manĝaĵo; jen konstruaĵoj kiuj falis, personoj kiuj malsanigis aŭ mortis pro manko de asisto, de vakcinoj, ambulancoj, kuraciloj. Personoj kiuj sin malbone vestis, malbone ŝuigis, malbone manĝis, malbone dormis, kaj vivis en iluzio trovi formulo de feliĉo, en konsumo kiu ne satigis.

Trupo de mirindaj agoj de homa estulo ankaŭ silente kreskadis. Kiu povus listi ilin ĉi tie? Kiuj estas unuigantaj agoj kiuj estas praktikataj de tiama socieco kiuj servis por ekgeneri transformiĝo? {60ª kroniko}

Nenhum comentário:

Postar um comentário