domingo, 13 de janeiro de 2013

Interplanedaj migroj?

[16/12/2018] Kaj granda asembleo de nacioj decidos kanaligi rimedojn por revivigi naciojn, kaj ankaŭ por krei la Centron de kosma ekspansio por okupado de novajn eksterterajn teritoriojn. 

La plej grava afero estis decidi la celon de tiu "vizito" al novaj planedoj, kiel ankaŭ kialoj kaj proponoj de tiu ago - Ĉu homo estis preparita por kunporti sian civilizaciajn avancojn al aliaj lokoj? Kiaj bonoj tio portus al okupitaj planedoj? Al kosmo? Kiel purigi kialojn de tiom granda aventuro? 

Iu foje akordigite tiujn punktojn la Centralo, volante plifortigi agojn de universalaj grandecoj, kreis dekojn da konkursoj por ĉiu tipo da ago kiu envolviĝus en ia sperto kiel tia: projekto de studo de naturo de planedoj kun partoprenado de fizikistoj, kemiistoj, biologiistoj kaj tiel plu. Projektoj de teritoria okupiĝo farita de geologiistoj, sociaj scientistoj, arkitetoj kaj urbordigistoj. Ankaŭ projektoj rilate al aerspaca inĝinierarto por esploraj kontaktoj, do ia laboro de planado kaj antaŭgardo de ĉiu necesa aktivaĵo por okazigi ideon kaj precipe por klarigi intencojn de homaro en sia volo ekspansii. 

... ĉiu ajn aktivaĵo estis pridiskutita kun ĉiu parto de socieco - kaj siaj plej estimitaj reprezentantoj estis mobiligitaj por apogi kaj oportunigi harmonian, koheran kaj aman agon, direkte al novaj planedoj kiuj ŝajne volis ricevi tiuj kuriozajn homajn estulojn.[139a registro]

Nenhum comentário:

Postar um comentário