sábado, 5 de janeiro de 2013

Konsideroj pri sekureco

{09/12/2012} kaj poste tempo aperis konsidero, respekto al vivo, reguloj kaj leĝoj, kaj multnombraj sistemoj regi ekonomion kaj socion por doni formon al evolua sistemo, kun pretendita ideo de sekureco kaj malpliiĝo da perforto - kiun fakte ekde ĉiam kaŭzis malbonan senton. 

Kaj aperis kontraŭdiroj, malĝustaj leĝoj, privilegioj, majustaj sistemoj, kiuj kintribuis por subteni dualecon kaj prokrasti evoluadon, kreante tiel spacon por daŭriĝo de bruta, besta, praa perforto. Rapida evoluado de homa speco ne okazis pace; historio de rapida homokupiĝo de la tero estas historio de batalo kaj verŝita sango. Homo pasis pli da tempo batalante inter si ol pace. Ĉiu batalo estas oportuno por forfluiĝo de praa perforteco: seksa perforto, torturo, amasmortigo, sklaviĝo kaj eĉ formortigo de tuta popolo. 

Iuj pensis tion ke ne estis elekto. Kaj ke se ili vivis en ia lando ke estiĝas batalo, kie oni mortigis patron, fraton, ili devus lukti. Ili devus venĝi siaj mortoj, venki malamikon, protekti tion kio restas de ilia familio kaj daŭre batali por garantii tion ke neniu perfortpunu ilin, por ke perforto ne reokazu. Estus solvo se, de alia flanko, la alia, ne pensus same. Tiaj ideoj kune kun ekonomiaj aŭ religiaj kaŭzoj ĉiam estis tre alloge por subteni perfortecon. 

Kaj en aliaj landoj de planedo, kie ne estis batalo, estis socia malegaleco, malbona divido de riĉeco, malbonaj edukaj sistemoj, kaj manko de formiĝo de publika opinio, tiel ke perforto atingu evoluan homan kernon: sia spirita evoluado. De kiu maniero liberigi menson de homa estulo el memoro de timo kaj de manko de subteno? Kial homo apartiĝis de sia animo? Kaj de fido je Dio? {7a kroniko}

Nenhum comentário:

Postar um comentário