quarta-feira, 4 de abril de 2012

Spektakla Olimpiado

[11/03/2018] Parto de kalendaro de Kosma Ekspozicio estis sin rizervita por Dua Olimpiado de Erao de Lumo kaj Vivo, kun ludoj ordigitaj laŭ sismonatoj kiuj kunportos per unua fojo partoprenado de personoj de aliaj planedoj.

Novaj sportaj eksterteraj modalecoj estis antaŭvidataj kiel ankaŭ specifaj ludoj de aliaj planedoj, kiuj ne havos konkuran karakteron, sed por montrado, ĉar ili havas malsaman karakteristikojn de tiuj popoloj kiuj ne povas esti praktikitaj per ĉiuj.

Inter eksterteraj praktikoj estis modalecoj kiuj demandas grandegan spirsubtenon kiun nur “iriŝoj” havas, aŭ “rana – salto” kiun nur “magonadoj” kapablas. Ia speciala vidindaĵo estas prezentado de “sirenoj de Mitigourio”, hominaj estaĵoj kiuj enhavas cerbon divigitaj en tri kaj kiuj kapablas metamorfozi, en kontakto kun akvo. Aliaj kapabloj estos prezentitaj por vidi eblecojn de disvolviĝo de atletismo ĝenerale kaj plej bona maniero de integriĝo inter popoloj, sercante komunajn punktojn kaj kapabloj kiuj permesus harmonia disvolviĝo aŭ simpla plezuro kontempli mirindaĵon. Estis tiu sensacio kiu ĉeestis dum prezentado de ornamaj ĉevalrajdado en gigantaj marĉevaloj devenitaj de Stelo Siriuso. Garantiita spektaklo. [119ª registro]

Nenhum comentário:

Postar um comentário